La Katolika Instituto de Parizo (france Institut catholique de Paris, akronime ICP), konata kiel la Katolika Universitato de Parizo (latine Universitas catholica Parisiensis; neformale referencita kiel la Catho), estas privata universitato situanta en Parizo, Francio.
Ĝi estis fondita en 1875 kaj konsistas el ses fakultatoj: teologio, literaturo, filozofio, sociosciencoj, pedagogio kaj kanona juro. La ĉefkonstruaĵo situas en la 6-a arondismento de Parizo sur la strato d'Assas, 21.
La fakultatoj estas plue dividitaj en 16 sekciojn, kaj universitatoj ankaŭ inkludas ses altlernejojn kaj seminarion, séminaire des Carmes.
En 2017, estis 10 000 studentoj ĉeestantaj ICP. Je la sama jaro ICP inaŭguris ties renovigitan universitatejon [1][2].